.

Pacon de Dio Lyrics

Ĉu rajtas mi puni la genajbarojn
de iu kiu mokis al la kuzo de mi?
ĉu bone se mi antaŭrebatu
se ŝatus mi montri la pacon de Dio?
Ĉu rajtas mi detrui la domon
de h*** kies fipopolo ne plaĉas al mi?
ĉu bone se mi daŭre malamu
pro pekoj de Adamo je l' nomo de Dio?
Ĉu mi min sentos sekura per esti terura?
ĉu mi trovos sekuron el la plej granda muro?

Ĉu estas revenĝo mortigi dekope
de tiuj kiuj eĉ ne aŭdis pri ni?
ĉu povas militaviadiloj mil
esti la iloj plej taŭgaj por Dio?

Dum kiom da jaroj kulpindas historio?
ekde kiam fripono ekiĝos viktim'?
ĉu bone se mi antaŭrebatu
se ŝatus mi montri la pacon de Dio?
Report lyrics
Eksenlime (2006)
Maldormemo mia La matenrampanto La kosma aventuro Valso kun komunistino La pasinta generacio Ĉiuj ni amegas Usonon Ekde Gernika Pacon de Dio Revu viviganto Nia fiera policisto Ĉiu momento estas vojaĝo Societo de vivantaj poetoj