Mi veturigas mian aŭton
Mi baldaŭ renkontas konaton
Mi rigardas knabinojn, tiujn amorajn incitemulinojn
Mi serĉas bongustan predon
- La lastasemajna estas ankoraŭ en la kofrujo
Min policanoj haltigas
ĉe la ruĝa lumo
mian licencon nur kontrolas
ili serĉas iun frenezulon
la sun' brilas el mia dentar'
- ili neniam divenas ke mi estas malbonulo
Malbonulo, malbonulo
Vi invitis al via hejmo malbonulon
Krokodilŝuoj kaj bukedo
Sonoras ĉe la pordo tri-du-un'-nun!
En mia domo estas angul'
Por la aĵoj kiujn mi malamas
En mia domo estas angul'
Por la knabinoj, kiujn mi amas
Ne zorgu pri la makuloj
- nek la kat' en la fridujo ekde lasta aŭtuno
De l' plafon pendas spegulglob'
La sofo estas el ruĝa led'
Kiam ni finas en la dormoĉambr', min tentas cigared'
La murojn kovras veluro
- tio estas mirinda loko por malstreĉiĝi